skip to main |
skip to sidebar

La ŝtata flago de Finnlando
Hodiaŭ, la 6-a decembro en Finnlando oni povas festi, ĉar estas la 92-a nacia tago (aŭ la tago de sendependendo). Tiu tago havas kelkaj tradiciaj kutimoj. Je la 9-a oni altigis la flagon de Finnlando kaj la koruso kantis la kanton Lippulaulu ("la kanto por la flago"), kanton Oi kallis Suomenmaa kaj kanton Suomen Laulu. Kaj ankaŭ la orkestro ludis. Finfine ĉiuj homoj kantis la nacia himnon, Maamme.
Poste okazas ekumena liturgio en la katedralo de Helsinko. Tie sidas ekz. la prezidento kaj la anoj de parlamento. Estas ankaŭ la kavalkado kie abiturientoj marŝas tra la centro kun torĉoj.
Kutime homoj metas kandeloj sur tomboj, almenaŭ sur tomboj de homoj kiuj mortiĝis, kiam ili batalis pro memstareco de Finnlando dum la dua mondmilito.
Vespere je la sesa estas bela kutimo: oni ekbruligas du kandelojn hejme. La prezidento festas kun siaj gastoj kaj multaj finnaj sidas hejme sur sofoj kaj rigardas tiun feston per televidilo.
Sed estas ankaŭ alia festo. Heikki Hursti, la filo de Veikko Hursti, kaj siaj geamikoj donas manĝaĵojn kaj vestaĵojn al malriĉaj, senlaboraj kaj senhejmaj sur la placo de Hakaniemi.
La karto de la tago laŭ Finnish centre for health promotion.
(www.health.fi)
Vendredo la 13-a de Novembro estas dekkvina Akcidenta tago en Finnlando. Ĉi-jaro la temo de la tago estas sendanĝera veturado. La tago rememorigas kiaj aferoj oni devus pensi, ke la vojaĝo estus pli bona, afabla kaj sendanĝera.
Kvar konsiletoj:
Anticipu.
Observu regulojn.
Uzu protektaĵojn.
Rememoru mezuro kiam vi refreŝiĝos.
Havu bonan tagon kaj sendangeran vojaĝon kun viajn geamikojn.
Hodiaŭ ni havas nazotagon (Nenäpäivä) en Finnlando. La tria nazotago kampanjas por ke infanjoj de la mondo havus pli bonan vivon. La tago ankaŭ rememorigas ke la infanaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj havas dudek jaroj la 20-a de novembro.
Pasinta jaro dum la okazo kolektis ĉ. 1 300 000 eŭroj. Naŭ finnaj bonfaradaj organizaĵoj prizorgas, ke la mono helpas infanojn en Afriko, en Sudameriko kaj en Suda Azio.
Ylen Hyvä Säätiö (La fondaĵo de YLE, Finnish Broadcasting Company) kaj Comic Reliefin kunlaboras. La unua Red Nose Day estis en Britio la 5-a de februaro 1988.
Ni povas ree aĉeti manĝajojn, ajojn ktp ĉiuj tago. Hodiaŭ estas unua dimanĉo antaŭ la julo kiam ĉiuj vendejoj povas esti malfermitaj de tagmezo ĝis 9 ptm. Venonta dimanĉo estas escepto, tiam oni festos la tagon de patro en Finnlando, Svedio, Norvegio kaj Estonio.
Mia unua halovena kukurbo. En Finnlando haloveno estas tre nova festo kaj grava por infanoj kiuj povas vestiĝi sin tiel monstroj aŭ fantomoj. Antaŭ estis nur tre grava festo kiam oni memoris prapatroj kaj aliaj kiuj ne plu vivas.
Mi volas deziri bonan halovenon al ĉiuj kiuj ĝin festas.
Hodiaŭ estas la 64-a tago de Unuinĝnaj Nacioj. En multaj urboj oni organizis procesiojn por paso. En Helsinko estis ankaŭ okazo Hiljainen Huuto (Silenta krio). Per la okazo Kuurojen liitto ( Asocio de surdecaj homoj) memorigis, ke homaj rajtoj estas por ĉiuj. Poste oni konstruis pacsimbolon sur la ŝtuparo de la Finnlanda Parlamentejo. Mi estis en aliaj lokoj kaj vidis multajn flagojn.


Slåttmossen estas la plej granda naturprotektada marĉareo en Helsinko. La areo estas proksimume 0,74 km2. Sur tiu ĉi marĉo kreskas ekzemple Andromeda polifolia kiu ne kreskas sur la aliaj marĉoj en Helsinko. Sur tiu ĉi marĉo oni piediras laŭ el ligno faritaj vojetoj. Oni povas pluki oksikokojn.

Hodiaŭ festis internacian senaŭtan tagon. En Finnlando tiu estis deka fojo. La tago estis unu parto de semajno de movantaj homoj kaj la angla temo estis "Improving City Climates".
En Helsinko la bileto por aŭtobuso, tramo, subtrajno kaj trajno kostis po unu euro (kutime 2,50 euroj). Sed en Turku oni aĉetis nur unu bileton por tago.
En la centro de Helsinko Maan ystävät (Amikoj de tero) organizis la bicikloekskurson por ke oni plibonigu biciklovojojn. La plano de urbo Helsinko estas, ke ĉi tie oni uzus biciklojn duoble pli ol nuntempe.
Sur la bildo estas kelkaj aŭtoj sur la parkejo de mia laborejo.


Hierau mi havis unikan ŝancon esti en Upinniemi kun miaj kolegoj. Tiu estas tre bela regiono apud Finnlanda Golfo. Ni vojaĝis per ĉi tiu ŝipo en malnova saŭna de Robert Kajanus. La Finna arkitekto Eliel Saarinen* designis tiun konstruaĵon.
Eliel Saarinen designis ankaŭ la stacidomon, kiu estas en la centro de Helsinko.
Hodiaŭ estas 9.9.2009 kaj oni firas FASD-tagon (Angle: Fetal Alcohol Syndrome). La tago firas por ke virinoj ne trinku alkoholo kiam ili estas gravedecoj. Bedaŭrinte ĉi en Finnlando naskiĝos ĉiu jaro 600-1000 beboj kiuj havas problemoj ekz. kun moviĝo kaj lernado.
Alkoholo estas en oksidentaj landoj la plej granda kauzo, por ke la bebo ne estas sana kiam ŝi/li naskiĝos.
Naŭ minutoj post la naŭ oni ludis la sonoriloj de preĝejoj ankaŭ en Helsinko, kiel en multaj aliaj landoj.

Hieraŭ mi vizitis la bienon Haltiala por ke mi kolektu sunflorojn, sed estis strange, ke ĉi jare ili ankoraŭ ne floras. Kutime oni povas kolekti ilin jam en aŭgusto.
Sed mi vidis junan ŝafohundon (bobtail), kiu renkontis unua foje ŝafon. La viro, kiu estis kun la hundo sciis tre bone kio estas esperanto, sia fratino instruis ĝin antaŭe. Estis agrabla babili kun ili dum kelkaj minutoj.
Mi kredas, ke en Finnlando estas multaj homoj kiuj konas esperanton, bedaŭrinde ili ne lernas aŭ uzas ĝin.

Ĉu vi pensas, ke en ekzercejo ne estas sufiĉe da aero?
Venu ĉi tien. Aŭtune, se pluvas, vi ne bezonas duŝon kaj vintre vi eble eĉ ne ŝvitus.

Ĉu en Somero estas ĉiam somero?
Somero estas la urbo en oksidenta Finnlando. Tiu loko nomigas Somero jam en la jaro 1449. Tiam tie estis paroko aŭ kapelo.
La 13-a auxgusto estas la internacia tago por maldeksturoj. (Eble mi tial havas nun problemojn kun mia interreto). Bonan festotagon.
Hodiaŭ estas la tago kiun multaj homoj atendis - en Helsinko estas la konserto de Madonna. Tiu estas la plej granda okazaĵo en la Nordaj landoj. Estas 85 000 homoj, kiuj aĉetis biletojn kaj proksimume 20 000 homoj, kiuj aŭskultas muzikon apud la konsertloko. La suno brilas kaj ĉinokte estas plenluno.
En la ĵurnaloj kaj en la kazetoj estis artikloj pri Madonna dum tuta semajno. En la radio estas multaj programoj kie oni rakontas kiel entuziasmuloj iras en la konsertlokon kaj la radio ankaŭ aŭdigas la muzikon de Madonna.****************
Samtempe en la alia loko estas Assembly summer 2009 (6.-9. aŭgusto), tie partoprenas 5000 gejunuloj el multaj landoj. Dum kvar tagnoktoj ili renkontas geamikojn kaj ludas komputiloludojn, babilas en la reto per tujmezaĝiloj kaj kelkaj programas ekz. novajn ludojn kaj retopaĝojn.