Showing posts with label Helsinko. Show all posts
Showing posts with label Helsinko. Show all posts

05 September 2009

Mi vizitis Haltiala-n




Hieraŭ mi vizitis la bienon Haltiala por ke mi kolektu sunflorojn, sed estis strange, ke ĉi jare ili ankoraŭ ne floras. Kutime oni povas kolekti ilin jam en aŭgusto.

Sed mi vidis junan ŝafohundon (bobtail), kiu renkontis unua foje ŝafon. La viro, kiu estis kun la hundo sciis tre bone kio estas esperanto, sia fratino instruis ĝin antaŭe. Estis agrabla babili kun ili dum kelkaj minutoj.

Mi kredas, ke en Finnlando estas multaj homoj kiuj konas esperanton, bedaŭrinde ili ne lernas aŭ uzas ĝin.

02 September 2009

Grenoj maturiĝis jam





Proksime de mia hejmo aveno sur la kampoj jam maturiĝis kaj nun estas tempo por kolekti la rikoltaĵo.

La urbo de Helsinko havas 417 hektarojn da kampoj. Krom plantoj por ke ĝojigi loĝantojn oni kreskigas avenon kaj aliajn grenojn.


Bovoj, bovinoj, ŝafoj kaj aliaj bestoj de la bieno Haltiala, kiun la urbo posedas, ne manĝas ĉion. Oni ankaŭ vendas grenon al pograndistoj.