skip to main |
skip to sidebar


Slåttmossen estas la plej granda naturprotektada marĉareo en Helsinko. La areo estas proksimume 0,74 km2. Sur tiu ĉi marĉo kreskas ekzemple Andromeda polifolia kiu ne kreskas sur la aliaj marĉoj en Helsinko. Sur tiu ĉi marĉo oni piediras laŭ el ligno faritaj vojetoj. Oni povas pluki oksikokojn.

Hodiaŭ festis internacian senaŭtan tagon. En Finnlando tiu estis deka fojo. La tago estis unu parto de semajno de movantaj homoj kaj la angla temo estis "Improving City Climates".
En Helsinko la bileto por aŭtobuso, tramo, subtrajno kaj trajno kostis po unu euro (kutime 2,50 euroj). Sed en Turku oni aĉetis nur unu bileton por tago.
En la centro de Helsinko Maan ystävät (Amikoj de tero) organizis la bicikloekskurson por ke oni plibonigu biciklovojojn. La plano de urbo Helsinko estas, ke ĉi tie oni uzus biciklojn duoble pli ol nuntempe.
Sur la bildo estas kelkaj aŭtoj sur la parkejo de mia laborejo.


Hierau mi havis unikan ŝancon esti en Upinniemi kun miaj kolegoj. Tiu estas tre bela regiono apud Finnlanda Golfo. Ni vojaĝis per ĉi tiu ŝipo en malnova saŭna de Robert Kajanus. La Finna arkitekto Eliel Saarinen* designis tiun konstruaĵon.
Eliel Saarinen designis ankaŭ la stacidomon, kiu estas en la centro de Helsinko.
Hodiaŭ estas 9.9.2009 kaj oni firas FASD-tagon (Angle: Fetal Alcohol Syndrome). La tago firas por ke virinoj ne trinku alkoholo kiam ili estas gravedecoj. Bedaŭrinte ĉi en Finnlando naskiĝos ĉiu jaro 600-1000 beboj kiuj havas problemoj ekz. kun moviĝo kaj lernado.
Alkoholo estas en oksidentaj landoj la plej granda kauzo, por ke la bebo ne estas sana kiam ŝi/li naskiĝos.
Naŭ minutoj post la naŭ oni ludis la sonoriloj de preĝejoj ankaŭ en Helsinko, kiel en multaj aliaj landoj.

Hieraŭ mi vizitis la bienon Haltiala por ke mi kolektu sunflorojn, sed estis strange, ke ĉi jare ili ankoraŭ ne floras. Kutime oni povas kolekti ilin jam en aŭgusto.
Sed mi vidis junan ŝafohundon (bobtail), kiu renkontis unua foje ŝafon. La viro, kiu estis kun la hundo sciis tre bone kio estas esperanto, sia fratino instruis ĝin antaŭe. Estis agrabla babili kun ili dum kelkaj minutoj.
Mi kredas, ke en Finnlando estas multaj homoj kiuj konas esperanton, bedaŭrinde ili ne lernas aŭ uzas ĝin.