skip to main |
skip to sidebar
Hodiaŭ ni havas nazotagon (Nenäpäivä) en Finnlando. La tria nazotago kampanjas por ke infanjoj de la mondo havus pli bonan vivon. La tago ankaŭ rememorigas ke la infanaj rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj havas dudek jaroj la 20-a de novembro.
Pasinta jaro dum la okazo kolektis ĉ. 1 300 000 eŭroj. Naŭ finnaj bonfaradaj organizaĵoj prizorgas, ke la mono helpas infanojn en Afriko, en Sudameriko kaj en Suda Azio.
Ylen Hyvä Säätiö (La fondaĵo de YLE, Finnish Broadcasting Company) kaj Comic Reliefin kunlaboras. La unua Red Nose Day estis en Britio la 5-a de februaro 1988.

Hodiaŭ festis internacian senaŭtan tagon. En Finnlando tiu estis deka fojo. La tago estis unu parto de semajno de movantaj homoj kaj la angla temo estis "Improving City Climates".
En Helsinko la bileto por aŭtobuso, tramo, subtrajno kaj trajno kostis po unu euro (kutime 2,50 euroj). Sed en Turku oni aĉetis nur unu bileton por tago.
En la centro de Helsinko Maan ystävät (Amikoj de tero) organizis la bicikloekskurson por ke oni plibonigu biciklovojojn. La plano de urbo Helsinko estas, ke ĉi tie oni uzus biciklojn duoble pli ol nuntempe.
Sur la bildo estas kelkaj aŭtoj sur la parkejo de mia laborejo.
Hodiaŭ estas la tago kiun multaj homoj atendis - en Helsinko estas la konserto de Madonna. Tiu estas la plej granda okazaĵo en la Nordaj landoj. Estas 85 000 homoj, kiuj aĉetis biletojn kaj proksimume 20 000 homoj, kiuj aŭskultas muzikon apud la konsertloko. La suno brilas kaj ĉinokte estas plenluno.
En la ĵurnaloj kaj en la kazetoj estis artikloj pri Madonna dum tuta semajno. En la radio estas multaj programoj kie oni rakontas kiel entuziasmuloj iras en la konsertlokon kaj la radio ankaŭ aŭdigas la muzikon de Madonna.****************
Samtempe en la alia loko estas Assembly summer 2009 (6.-9. aŭgusto), tie partoprenas 5000 gejunuloj el multaj landoj. Dum kvar tagnoktoj ili renkontas geamikojn kaj ludas komputiloludojn, babilas en la reto per tujmezaĝiloj kaj kelkaj programas ekz. novajn ludojn kaj retopaĝojn.
Ankaŭ malnova komputilo funkcias kiam tie estas korektaj partoj kaj konvena, malpeza operacosistemo.En Finnlando oni pasigas multajn, malsimilajn temosemajnojn. Ĉi-semajne estas ĉiujara Konsumo de la Racia Semajno. Dudek organizaĵoj organizas semajnon.
Ĉi-jare la temo reliefigas la hejmajn elektronikaĵojn efektoj al medion. La semajno koncentriĝas pri tri temoj: la produktado de elektroniko rilate al la konsumo de naturaj rimedoj, laborkondiĉoj, kaj ankaŭ elektronika ekipaĵo vivciklo.