Showing posts with label Konstruaĵoj. Show all posts
Showing posts with label Konstruaĵoj. Show all posts

15 September 2009

Tre bela tago sur la maro




Hierau mi havis unikan ŝancon esti en Upinniemi kun miaj kolegoj. Tiu estas tre bela regiono apud Finnlanda Golfo. Ni vojaĝis per ĉi tiu ŝipo en malnova saŭna de Robert Kajanus. La Finna arkitekto Eliel Saarinen* designis tiun konstruaĵon.

Eliel Saarinen designis ankaŭ la stacidomon, kiu estas en la centro de Helsinko
.

27 July 2009

Kiel turisto en la urbo de Porvoo



La urbo Porvoo estas en la suda Finnlando proksimume 50 kilometroj el Helsinko. Mi piediris sur la vojoj de malnova centro ka fotis kiel turisto.

14 July 2009

10 000 gerberoj sur la placo



Hieraŭ homoj konstruis la buntan labirinton el gerberoj sur la placo apud centra stacidomo de Helsinko. La labirinto estas artverko de Kaisa Salmi kaj ŝi uzas 10 000 gerberoj por tio. Homoj metis ruĝajn, flavajn, blankajn kaj oranĝajn florojn tiel kiel Salmi diris. En vendredo homoj povos preni florojn kaj alporti tiujn hejmen senpaga.

Malantaŭ la labirinton estas artmuzeo de Ateneum.

28 June 2009

Esperantokurso en Valamo 22.-26.6.2009


La domo de Popola Instituto de Valamo.


La nova preĝejo de Valamo.


Mi aŭskultis birdojn kiam mi piediris sur la vojeto en la arbaro.


La kruco de la migranto apud lago Juojärvi.



Noktoj estas helaj somere

Al la Esperantokurso en Popola Instituto de Valamo estis ĉi-jare preskaŭ dudek partoprenantoj. Tiu estis deka fojo, kiam kurso estis en Valamo - la ortodoksa monaĥejo en Heinävesi, kiu estas komunomo en la suda Savonio, en la Orienta Finnlando.

La loko estis tre bela kaj trankvila. Mi estis tie tri tagoj kaj tiu estis mia unua Esperantokurso, eble ne fina.

10 February 2009

La rivero Vantaa




Ĉi tie la rivero Vantaa enfluas al la maro. En la bildo (sur) estas la malnova elektroproviza instalĵo. Ĝi estas la muzeo, sed ĝi ankoraŭ produktas malmulte elektron. En la bildo (sub) estas la ŝtuparo pro salmojn. Ili leviĝos per la ŝtuparo al la rivero pro plimultiĝi.