skip to main |
skip to sidebar
La urbo Porvoo estas en la suda Finnlando proksimume 50 kilometroj el Helsinko. Mi piediris sur la vojoj de malnova centro ka fotis kiel turisto.
Hieraŭ homoj konstruis la buntan labirinton el gerberoj sur la placo apud centra stacidomo de Helsinko. La labirinto estas artverko de Kaisa Salmi kaj ŝi uzas 10 000 gerberoj por tio. Homoj metis ruĝajn, flavajn, blankajn kaj oranĝajn florojn tiel kiel Salmi diris. En vendredo homoj povos preni florojn kaj alporti tiujn hejmen senpaga.
Malantaŭ la labirinton estas artmuzeo de Ateneum.
En junio la vetero estis iam varma kelkfoje malvarma kaj multajn birdoj ne povis havi idoj. La pigino (pica pica en Finnlando) demetas el 5 ĝis 8 ovojn kiujn kovas dum 18 ĝis 24 tagoj. Poste la reproduktado estas farata de ambaŭ gepatroj.
La nura pigido ekiris el nesto jam. Ĝi ne povis flugi ankoraŭ. La gepatroj estis proksime sur la branĉo kaj pririgardis sian idon. En urbo katoj estas la plej granda danĝero por birdidoj.


Hodiaŭ estas la tago de poemo kaj somero ankaŭ estas la tago de Eino Leino (naskiĝis la 6-an julio 1878, mortis la 10-an de januaro 1926).
Kolzo jam floras sur la kampoj de urbo Helsinko, inter la arboj kaj arbustoj malrapide fluas la rivero Vantaa. La vetero estas bela sed ne tre varma (nur 16 Celsio). Estas tempo por fojnado. En la kampoj de Tuomarinkylä (malnova bienego de la urbo Helsinko) herbojn sekigas tradicie.
En somere oni lavas tapiŝoj kaj matoj ekstere kiel tiu sinjorino (ankaŭ ŝia edzo estis tiel por lavi tapiŝojn). Malantaŭ puraj tapiŝoj sekiĝas.
Eino Leino estis finnlanda poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. Li uzis nommarkojn Mikko Vilkastus, Teemu kaj Kanttori Sepeteus. Eble lia la plej konata poemo estas Nokturno.
Nokturno
Kreksa kanto en oreloj miaj,
super grenaj spikoj plena lun´;
feliĉeg´en nokto idilia,
el ekkulturej´vuala fum´.
Min ne regas ĝojo, trist´, amaro
se de l´ malheleco de l´arbaro,
antaŭsuna roza nuborando
dorma bluo de l´montet rubando
akvaj ombroj´kaj line-odor´
mi kunligas kanton de la kor´.
Kantas mi al fojnulin´gracia,
silentego en la kora fon´,
tone sona kredo religia,
nova freŝa kverkfolia kron´.
Erarlumon mi ne plu postkuras.
Profeliĉa or´ja mane puras.
Malgrandiĝas ĉirkaŭ mi la vivo,
tempo staras, dormas ventmontrilo.
Enkrepuska vojo gvidas min
nekonatan ejon ĉe la fin´.
(poemo Eino Leino, trad. Anja Karkiainen)
En Finnlando kreskas multaj bonaj beroj kiel framboj, mirteloj, kamemoroj kaj vakcinioj, sed unue oni povas gustumi fragojn (latine: Fragaria).
Ili estas bongustaj kun glaciaĵo kaj sur kukoj aŭ kukaĵoj. Eble freŝaj kaj dolĉaj fragoj estas la plej bongustaj kiam oni manĝas tiujn kiel tiaj. Kaj fragoj estas sanigaj, se oni ne havas alergion.