22 September 2009

La deka senaŭta tago



Hodiaŭ festis internacian senaŭtan tagon. En Finnlando tiu estis deka fojo. La tago estis unu parto de semajno de movantaj homoj kaj la angla temo estis "Improving City Climates".


En Helsinko la bileto por aŭtobuso, tramo, subtrajno kaj trajno kostis po unu euro (kutime 2,50 euroj). Sed en Turku oni aĉetis nur unu bileton por tago.


En la centro de Helsinko Maan ystävät (Amikoj de tero) organizis la bicikloekskurson por ke oni plibonigu biciklovojojn. La plano de urbo Helsinko estas, ke ĉi tie oni uzus biciklojn duoble pli ol nuntempe.

Sur la bildo estas kelkaj aŭtoj sur la parkejo de mia laborejo.

2 comments:

  1. Ekzistas kontraudiro: produkti pli da autoj, uzi ilin, malbonigi atmosferon au ne produkti autojn, fermi uzinojn kaj maldungi laboristojn:-((

    ReplyDelete
  2. Kaj oni povas produkti novajn aŭtojn kiuj malbonigas atmosferon malmulte.

    Kaj mi pensas; se oni povas pli bone uzi aŭtobusoj, trajnoj, tramoj kaj subtranoj, oni ne uzus aŭtojn. Ekzempe mi devas uzi la buson kaj du trajno aŭ tri buson kiam mi vojaĝis en laboron. La vojaĝo estas ĉ. naŭ kilometroj. La problemo estas tio, ke mi ne loĝas en la centro, ankaŭ mia laborejo ne estas tie.

    ReplyDelete