skip to main |
skip to sidebar
Mia unua halovena kukurbo. En Finnlando haloveno estas tre nova festo kaj grava por infanoj kiuj povas vestiĝi sin tiel monstroj aŭ fantomoj. Antaŭ estis nur tre grava festo kiam oni memoris prapatroj kaj aliaj kiuj ne plu vivas.
Mi volas deziri bonan halovenon al ĉiuj kiuj ĝin festas.
Hodiaŭ estas la 64-a tago de Unuinĝnaj Nacioj. En multaj urboj oni organizis procesiojn por paso. En Helsinko estis ankaŭ okazo Hiljainen Huuto (Silenta krio). Per la okazo Kuurojen liitto ( Asocio de surdecaj homoj) memorigis, ke homaj rajtoj estas por ĉiuj. Poste oni konstruis pacsimbolon sur la ŝtuparo de la Finnlanda Parlamentejo. Mi estis en aliaj lokoj kaj vidis multajn flagojn.