Showing posts with label kulturo. Show all posts
Showing posts with label kulturo. Show all posts

06 December 2009

La nacia tago de Finnlando



La ŝtata flago de Finnlando

Hodiaŭ, la 6-a decembro en Finnlando oni povas festi, ĉar estas la 92-a nacia tago (aŭ la tago de sendependendo). Tiu tago havas kelkaj tradiciaj kutimoj. Je la 9-a oni altigis la flagon de Finnlando kaj la koruso kantis la kanton Lippulaulu ("la kanto por la flago"), kanton Oi kallis Suomenmaa kaj kanton Suomen Laulu. Kaj ankaŭ la orkestro ludis. Finfine ĉiuj homoj kantis la nacia himnon, Maamme.


Poste okazas ekumena liturgio en la katedralo de Helsinko. Tie sidas ekz. la prezidento kaj la anoj de parlamento. Estas ankaŭ la kavalkado kie abiturientoj marŝas tra la centro kun torĉoj.

Kutime homoj metas kandeloj sur tomboj, almenaŭ sur tomboj de homoj kiuj mortiĝis, kiam ili batalis pro memstareco de Finnlando dum la dua mondmilito.

Vespere je la sesa estas bela kutimo: oni ekbruligas du kandelojn hejme. La prezidento festas kun siaj gastoj kaj multaj finnaj sidas hejme sur sofoj kaj rigardas tiun feston per televidilo.

Sed estas ankaŭ alia festo. Heikki Hursti, la filo de Veikko Hursti, kaj siaj geamikoj donas manĝaĵojn kaj vestaĵojn al malriĉaj, senlaboraj kaj senhejmaj sur la placo de Hakaniemi.


21 August 2009

La nokto por artoj






Ĉi nokto estas "La nokto de la artoj" (Taiteiden yö) en Helsinko. Dum nokto estas pli ol 200 okazoj. Tiu nokto estas unu parto de la festosemajnoj (Helsingin juhlaviikot) kiuj festas ĉi-jare 13.-18. aŭgusto.

Tie estis ekzemple la finna grupo kiu nomiĝas Tuliryhmä Polte. Ili elmontris fajrdancon.

Mi ankaŭ vizitis la Poŝtmuseon kie estas nun la festaekspono de finna artmarko IVANAhelsinki. Nuntempe oni povas aĉeti produktaĵojn kaj vestaĵojn de Paola Suhonen en 25 landoj. En Finnlando oni povas sendi ankaŭ poŝtpaketoj ornamita per la unikaj grafikoj de Paola Suhonen.


Poste estis en la Senaatintori la spektaĵo, Perlo (Perle), de fransa grupo Plasticiens Volants. La placo estis kiel akvario kaj tie estis grandegaj marbestoj, kiel fiŝoj kaj la polpo. Ankaŭ la publiko partoprenis en la spektaĵon.

P.S. Bedaŭrinde tie estis tro multe da homoj (ĉ. 40 000), por ke mi fotu ion per mia fotilo.)

25 July 2009

Jaakko ĵetis malvarman ŝtonon en la akvon






Hieraŭ finiĝis la semanjno de virinoj. Tiu estas semajno la 18-a de julio ĝis la 24-a de julio kiam estas nur nomofestoj de virinoj. Proksimume 635 000 finnaj virinoj povas festi sian nomon ĉi-semajne. Oni diras ke dum virino-semajno ĉiam pluvas ĉar virinoj multe ploras.

Hodiaŭ estas nomotago de Jaakko kaj oni diras, ke li ĵetas malvarman ŝtonon en akvon kaj akvoj en riveroj, lagoj kaj ankaŭ en la maro malvarmiĝos.

Apud la Kauppatori (vendoplaco) de Helsinko ĵetis Jaakko el la Suomen Epätieteellinen Seura (Malscienca Societo de Finnlando) la malvarman ŝtonon el Alpoj en maron. La ŝtonon oni malvarmigis per malseka mantuko. Poste Jaakko prenis la stonon el la maro por ke la akvo ne plu malvarmiĝu kaj la ŝtonoj ne plenigu la havenon.



14 July 2009

10 000 gerberoj sur la placo



Hieraŭ homoj konstruis la buntan labirinton el gerberoj sur la placo apud centra stacidomo de Helsinko. La labirinto estas artverko de Kaisa Salmi kaj ŝi uzas 10 000 gerberoj por tio. Homoj metis ruĝajn, flavajn, blankajn kaj oranĝajn florojn tiel kiel Salmi diris. En vendredo homoj povos preni florojn kaj alporti tiujn hejmen senpaga.

Malantaŭ la labirinton estas artmuzeo de Ateneum.

11 July 2009

Finncon 2009 kaj animecon VII en Helsinko








La plej granda sciencfikcio- kaj kostumoludi-okazaĵo estas en Helsinko 10.-12.7.2009. Oni kalkulas, ke en la malnova kablofabriko, kiu nuntempe estas la kulturocentro, estus proksimume 10 000 partoprenantoj dum tri tagoj.

En la okazaĵo estas kvar honoravizitantoj: George R.R. Martin el Usono, Alastair Raynolds el Kimrio, Adam Roberts el Britio kaj Jari Lehtinen el Finnlando. Ili rakontas pri fantasio, scienfikcio, animeo kaj mangao.

Gejunuloj havas belaj kaj kolorriĉaj kostumoj, kiuj ili planis kaj produktis mem aŭ kun siaj geamikoj. Kompreneble tie estas ankaŭ budoj kiel oni povus aĉeti ekz. oreloj de katoj kaj feoj, Pikaĉuoj aŭ aliaj Pokemonoj.

Sciencfikcio kaj fantasio estas favorataj hobioj en Finnlando. Ĉi tie estas preskaŭ 50 aktivaj societoj kaj oni organizas multajn okazaĵojn. Ili havas ankaŭ forumoj kaj novaĵgrupoj en la reto.