

Hieraŭ mi vizitis la bienon Haltiala por ke mi kolektu sunflorojn, sed estis strange, ke ĉi jare ili ankoraŭ ne floras. Kutime oni povas kolekti ilin jam en aŭgusto.
Sed mi vidis junan ŝafohundon (bobtail), kiu renkontis unua foje ŝafon. La viro, kiu estis kun la hundo sciis tre bone kio estas esperanto, sia fratino instruis ĝin antaŭe. Estis agrabla babili kun ili dum kelkaj minutoj.
Mi kredas, ke en Finnlando estas multaj homoj kiuj konas esperanton, bedaŭrinde ili ne lernas aŭ uzas ĝin.


No comments:
Post a Comment