

La ŝtata flago de Finnlando
Hodiaŭ, la 6-a decembro en Finnlando oni povas festi, ĉar estas la 92-a nacia tago (aŭ la tago de sendependendo). Tiu tago havas kelkaj tradiciaj kutimoj. Je la 9-a oni altigis la flagon de Finnlando kaj la koruso kantis la kanton Lippulaulu ("la kanto por la flago"), kanton Oi kallis Suomenmaa kaj kanton Suomen Laulu. Kaj ankaŭ la orkestro ludis. Finfine ĉiuj homoj kantis la nacia himnon, Maamme.
Poste okazas ekumena liturgio en la katedralo de Helsinko. Tie sidas ekz. la prezidento kaj la anoj de parlamento. Estas ankaŭ la kavalkado kie abiturientoj marŝas tra la centro kun torĉoj.
Kutime homoj metas kandeloj sur tomboj, almenaŭ sur tomboj de homoj kiuj mortiĝis, kiam ili batalis pro memstareco de Finnlando dum la dua mondmilito.
Vespere je la sesa estas bela kutimo: oni ekbruligas du kandelojn hejme. La prezidento festas kun siaj gastoj kaj multaj finnaj sidas hejme sur sofoj kaj rigardas tiun feston per televidilo.
Sed estas ankaŭ alia festo. Heikki Hursti, la filo de Veikko Hursti, kaj siaj geamikoj donas manĝaĵojn kaj vestaĵojn al malriĉaj, senlaboraj kaj senhejmaj sur la placo de Hakaniemi.

