28 June 2009

Esperantokurso en Valamo 22.-26.6.2009


La domo de Popola Instituto de Valamo.


La nova preĝejo de Valamo.


Mi aŭskultis birdojn kiam mi piediris sur la vojeto en la arbaro.


La kruco de la migranto apud lago Juojärvi.



Noktoj estas helaj somere

Al la Esperantokurso en Popola Instituto de Valamo estis ĉi-jare preskaŭ dudek partoprenantoj. Tiu estis deka fojo, kiam kurso estis en Valamo - la ortodoksa monaĥejo en Heinävesi, kiu estas komunomo en la suda Savonio, en la Orienta Finnlando.

La loko estis tre bela kaj trankvila. Mi estis tie tri tagoj kaj tiu estis mia unua Esperantokurso, eble ne fina.

20 June 2009

Mi ne vidis floradon de filikoj





Laŭ malnova dirmaniero filikoj povas flori nokte antaŭ la somermeza festo. Se vi povus pluki tiun floron, vi povos obteni magiajn fortojn. Eble mi estis en misa loko. Mi vidis nur rozojn, sed ili estis belaj kaj odoris dum tuta nokto.

19 June 2009

Bonan somermezan feston!




Hodiaŭ estas la antaŭtago de somermeza festo kio oni nomiĝas "juhannus" en Finnlando.

Somermeza festo estas la antaŭ-kristanaj festoj kiujn oni celebras en Nord-Eŭropo dum la somera solstico je la 21-a de junio. Pro la kristana influo la festo nun okazas je la nomtago de Sankta Johano ja la 24-a de junio, do fakte tri tagojn post la fakta solstico. Ekz. en la Estonio kaj Norvegio tiun festis tiam.

En Finnlando kaj en Svedio la somermeza festo estas la sabato, kiu estas inter la 20a juni kaj la 26a juni.


La somermeza festo dum antaŭaj tempoj estis ligita al la somera solstico. La homoj kredis ke la plantoj tiam estis pli sanigaj kaj havis magiajn fortojn. Nuntempe multaj homoj vojaĝas el urboj en kamparon.


Oni ŝvitbanas en saŭno kaj tie ofte uzas betulkvastojn kaj poste drinkas. (En Finnlando ankaŭ estas dirmaniero "Se saŭno, gudro kaj brando ne helpos, morbo mortigos.")


Poste oni ekbruligis ĝojfajrojn por protekti sin kontraŭ obskuraj fortoj pri kiuj oni kredis ke ili libere ludis ekde la momento kiam la hornombro da taglumo malpliiĝis.

14 June 2009

La unua frandaĵo de somero


Hodiaŭ estas la tago por homoj kiuj enmanigas sangon (Maailman verenluovuttajien päivä 14.6.) Ĉar estas dimanĉo Sangoservo de Ruĝa Kruco estas fermita kaj mi ne povis iri tien.

Sed mi kuiris rabarbokremaĵon. Ĝi estas la unua frandaĵo de somero kun glaciaĵo aŭ kremo.

07 June 2009

La ekskurso en Finna kastelon (Suomenlinna)







En sep insuletoj apud Helsinki estas Suomenlinna. Ĝi estas fortikaĵo, tiun oni konstruis ekde 1748. Suomenlinna estas la plej amata vidindaĵo en Sud-Finnlando kaj unu de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO post 1991. La domo de arkitekto Augustin Ehrensvärd estas nuntempe la museo. El Helsinki oni povas vojaĝi en la insulojn Suomenlinna per publika pramŝipo. Ĉi tie kreskas multajn belajn florojn kiuj ne kreskas en aliaj lokoj en Finnlando aŭ cxi tie ili estas la plej multe.