


Hodiaŭ estas la tago de poemo kaj somero ankaŭ estas la tago de Eino Leino (naskiĝis la 6-an julio 1878, mortis la 10-an de januaro 1926).
Kolzo jam floras sur la kampoj de urbo Helsinko, inter la arboj kaj arbustoj malrapide fluas la rivero Vantaa. La vetero estas bela sed ne tre varma (nur 16 Celsio). Estas tempo por fojnado. En la kampoj de Tuomarinkylä (malnova bienego de la urbo Helsinko) herbojn sekigas tradicie.
En somere oni lavas tapiŝoj kaj matoj ekstere kiel tiu sinjorino (ankaŭ ŝia edzo estis tiel por lavi tapiŝojn). Malantaŭ puraj tapiŝoj sekiĝas.
Eino Leino estis finnlanda poeto, verkisto kaj ĵurnalisto. Li uzis nommarkojn Mikko Vilkastus, Teemu kaj Kanttori Sepeteus. Eble lia la plej konata poemo estas Nokturno.
Nokturno
Kreksa kanto en oreloj miaj,
super grenaj spikoj plena lun´;
feliĉeg´en nokto idilia,
el ekkulturej´vuala fum´.
Min ne regas ĝojo, trist´, amaro
se de l´ malheleco de l´arbaro,
antaŭsuna roza nuborando
dorma bluo de l´montet rubando
akvaj ombroj´kaj line-odor´
mi kunligas kanton de la kor´.
Kantas mi al fojnulin´gracia,
silentego en la kora fon´,
tone sona kredo religia,
nova freŝa kverkfolia kron´.
Erarlumon mi ne plu postkuras.
Profeliĉa or´ja mane puras.
Malgrandiĝas ĉirkaŭ mi la vivo,
tempo staras, dormas ventmontrilo.
Enkrepuska vojo gvidas min
nekonatan ejon ĉe la fin´.
(poemo Eino Leino, trad. Anja Karkiainen)
Tre bela blogo ! Bela fotoj
ReplyDeleteDankon kaj bonvenon reen.
ReplyDeleteKara Vneto,
ReplyDeleteSaluton. Mi gxojas ke vi metis novajn fotojn. Mi miras kial nur viaj fotoj estas belaj. Cxu vi estas magiistino? Mi envias vin.
Kore,
Razeno
Koran dankon Razeno,
ReplyDeleteen la reto estas multajn belajn kaj interesajn fotojn, sed mi estas gxoja, ke miaj fotoj placxas al vi. Mi ne havas magiajn fortojn, se mi havus mi eble ne estus cxi tie vintre.
Kore, Vento