



Hieraŭ finiĝis la semanjno de virinoj. Tiu estas semajno la 18-a de julio ĝis la 24-a de julio kiam estas nur nomofestoj de virinoj. Proksimume 635 000 finnaj virinoj povas festi sian nomon ĉi-semajne. Oni diras ke dum virino-semajno ĉiam pluvas ĉar virinoj multe ploras.
Hodiaŭ estas nomotago de Jaakko kaj oni diras, ke li ĵetas malvarman ŝtonon en akvon kaj akvoj en riveroj, lagoj kaj ankaŭ en la maro malvarmiĝos.
Apud la Kauppatori (vendoplaco) de Helsinko ĵetis Jaakko el la Suomen Epätieteellinen Seura (Malscienca Societo de Finnlando) la malvarman ŝtonon el Alpoj en maron. La ŝtonon oni malvarmigis per malseka mantuko. Poste Jaakko prenis la stonon el la maro por ke la akvo ne plu malvarmiĝu kaj la ŝtonoj ne plenigu la havenon.


Kara,
ReplyDeleteLa rilato inter virino kaj plorado estis interesa. Sed nuntempe, virinoj ne ploras, ili anstatauxe, plorigas virojn....:) Vi scias mi nur sxercas
Razeno
:-)
ReplyDelete