


Hodiaŭ estas la antaŭtago de somermeza festo kio oni nomiĝas "juhannus" en Finnlando.
Somermeza festo estas la antaŭ-kristanaj festoj kiujn oni celebras en Nord-Eŭropo dum la somera solstico je la 21-a de junio. Pro la kristana influo la festo nun okazas je la nomtago de Sankta Johano ja la 24-a de junio, do fakte tri tagojn post la fakta solstico. Ekz. en la Estonio kaj Norvegio tiun festis tiam.
En Finnlando kaj en Svedio la somermeza festo estas la sabato, kiu estas inter la 20a juni kaj la 26a juni.
La somermeza festo dum antaŭaj tempoj estis ligita al la somera solstico. La homoj kredis ke la plantoj tiam estis pli sanigaj kaj havis magiajn fortojn. Nuntempe multaj homoj vojaĝas el urboj en kamparon.
Oni ŝvitbanas en saŭno kaj tie ofte uzas betulkvastojn kaj poste drinkas. (En Finnlando ankaŭ estas dirmaniero "Se saŭno, gudro kaj brando ne helpos, morbo mortigos.")
Poste oni ekbruligis ĝojfajrojn por protekti sin kontraŭ obskuraj fortoj pri kiuj oni kredis ke ili libere ludis ekde la momento kiam la hornombro da taglumo malpliiĝis.


No comments:
Post a Comment