
La 28a de februaro estas tago de Kalevala kaj la kulturo de finna, ĉar Elias Lönnrot subskribis la antaŭparolen de lia nova poemkolekto Kalevala la 28a de februaro 1835. Antaŭ 160 jaroj, en 1849, tiun verkon anstaŭs preskaŭ double ampelksa nova eldono, nia nuna Kalevala.
Dum la jaroj 1828 ĝis 1845 Lönnrot vojaĝis, plejparte piede, 20.000 kilometrojn dum dek unu ekskursoj, kaj notis ĉ. 65.000 versiojn kalevalajn, krom granda nombro da fabeloj kaj enigmoj. Dum tiu laboro li tiel enprofundiĝis sferon de la popolpoezio, kaj ĝin publikigis sub la titolo Kalevala.
En la unua poeto de Kalevala rakontas tiel Ilmatar malleviĝis al akvo kaj tekeŝajnigis iu patrino de akvo. Birdo ovumis sur ŝia genuoj. La ovoj rompiĝis kaj la mondo naskiĝis el la pecoj de ovoj.
ŝvebis plu la filigalo, fine sinkis surgenuen,
faris sian neston tie, metis siajn orajn ovojn,
ses orŝajne krustajn ovojn, sepan ovon ŝele molan.
...
Do, bonaj´el ovoj kreskis, belaj aĵoj el la pecoj:
el la subaj partoj ovaj la plej baza tera grundo,
el la supraj partoj ovaj la plej supra Ĉielvolbo,
en la ovoflavaj suproj kreskis la brilanta suno,
en la ovoblankaj suproj kreskis la limanta luno,
el buntaj´ de l´ovaj krustoj kreskis steloj surĉiele,
el nigraj´de l´ovaj krustoj kreskis nuboj enaere.
Pasas tagoj kaj monatoj, jaroj unu post l´alia,
suno rajdas siajn rondojn, lun´lumigas marajn ondoj,
dume naĝas la feino, flosas la patrin´de akvo
laŭ la morna marnivelo, laix nebulaj, larĝaj ondoj,
antaŭ ŝi nur akvo likva, post ŝi nur ĉielmalpleno.
Fine, post la naŭa jaro, dum la deka someriĝo
levis ŝi da kapo iom, sian verton el ondaro,
kaj komencis krej siajn kreendajojn, generajojn
meze de l´ malplena maro, inter ondoj seninsulaj.
Kie ŝi ekmovis manon tie levis si terlangojn,
kie ŝi plede fundis, jen ŝi fosis fiskavernojn,
kie ŝi vezikojn blovis, jen ŝi boris fundabismojn;
ŝi al ter´la kapon turnis, jen fariĝis galataj bordoj,
kontraŭ ter´la flankon turnis, jen ŝi ekŝovelis golfojn,
kontraŭ ter´la dorson turnis, jen kreiĝos salmkaptejoj,
poste naĝis for de porto, haltis fore en marmezo,
tie ŝi kolektis rifojn, igis kaŝajn rokojn kreski
por ke ŝipoj kontraupuŝu kaj pereu kun ŝipanoj.
(Tradukis Johannes Edvard Leppäkoski el la originalo kolektita de Elias Lönnrot, dua eldono, Esperanto-asosio de Finnlando, 1985, ornamis Akseli Gallen-Kallela)


No comments:
Post a Comment